Ribosomo
Ribosomoj estas protein-rRNA-kompleksoj, kiuj troveblas en la citoplasmo de biologia ĉelo. Ili havas karakterizan formon (similan al neĝulo), ili konsistas el du diversgrandaj subunuoj.
Ties tasko estas produkti proteinojn per la sinsekvoj informoj de DNA tra mRNA. Tiu proceso nomiĝas proteinbiosintezo aŭ transkodigo.
Kvankam ankaŭ eŭkariotoj, prokariotoj same posedas ribosomojn, ekzistas diferenco inter tiuj.
Eŭkariotaj ĉeloj entenas ĉirkaŭ 105 ĝis 107 ribosomojn kun diametro de 25 nm, molekula pezo ĉirkaŭ 4,2 · 106. La ribosmo de eŭkariota ĉelo entenas 4 molekulojn da r-RNA kaj ĉirkaŭ 70-80 diversajn proteinojn. La supozita tasko de rRNA estas la ligo de la proteinoj kaj tiel fiksado de la ribosoma strukturo. La ribosomaj proteinoj estas gravaj por la proteinbiosintezo.
La ribosomoprodukto okazas en la nukleolo, la ribosomaj proteinoj estiĝas en la citoplasmo kaj migras en la nukleeton, kie ili kunligiĝas kun la rRNA. Post tio, la du subunuoj remigras en la citoplasmon,kie ili rezerviĝas, ĝis renkoto kun mRNA, kiam estiĝas duopaĵo.
La bakterioj entenas malpli (ĉ. 104) kaj pli etajn ribosomojn (diametro 23 nm, molekula pezo ĉirkaŭ 2,5 · 106).
La ribosomoj troveblas aŭ ligite al raspa ER aŭ libere en la citoplasmo. Ilia funkciado samas rilate, ke ili estas lokoj por la proteinsintezo, sed dum la liberaj ribosomoj produktas la proteinojn por la propra ĉela bezono, la ligitaj ribosomoj produktas la transportendajn (eksportendajn) proteinojn kaj la membranproteinojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://biochem.otago.ac.nz/ribocon/home.htm
- http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=16376378&query_hl=1&itool=pubmed_docsum
- http://www.bio.cmu.edu/Courses/BiochemMols/ribosome/70S.htm Arkivigite je 2001-07-27 per Archive.today
- http://www.nature.com/nsmb/journal/v11/n11/full/nsmb853.html