Sommerau
Aspekto
Sommerau (etimologie la germana nomo havas la signifon "somera herbejo") estas la nomo de pluraj geografiaj lokoj.
Interalie temas pri
- komunumo Sommerau apud Ruwer, borde de la samnoma rivero Ruwer, en la distrikto Trier-Saarburg kaj la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio,
- komunumo Sommerau en Alzaco,
- kaj pri la historia, germanlingva nomo de vilaĝo post la Dua Mondmilito nomata Ząbrowo (Stare Pole), en la nuna provinco Pomerio de Pollando.
Krome tamen ankaŭ temas pri pli ol dek pliaj loĝlokoj en komunumoj de Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, pri la historiaj nomoj de almenaŭ du pliaj lokoj en nuna Pollando, kaj pri minimume kvin historiaj kasteloj en Germanio kaj Aŭstrio. Pri ili laŭ la nuna stato ankoraŭ ne ekzistas vikipediaj artikoloj, kaj ĝis kreo de tiuj ne utilas pli detala konkretigo.