Tritono (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tritono. |
Tritono | |
Natura satelito de Neptuno (I) | |
astronomia simbolo
| |
natura satelito de Neptuno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Neptuno I[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Tritono vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | William Lassell[1] |
Dato de malkovro | 10-a de oktobro 1846[1] |
Loko de malkovro | Liverpulo[1] |
Unua superflugo | Voyager 2 (25-an de aŭgusto 1986) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 354 759 km |
Discentreco | 0,000016 |
Klinangulo | 129,812° (rilate al la ekliptiko); 156,885° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 129,608° (rilate al la orbito de Neptuno) |
Periodo | -5,877 tagoj (malantaŭen) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro - Areo - Volumeno |
2706,8 ± 1,8 km 23,018 × 106 km2 10,384 × 109 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2,14 × 1022 kg 2,061 × 103 kg/m3 0,779 m/s2 1 455 m/s |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
Kaptita 5 t, 21 h, 2 min, 53 s |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 1,4 – 1,9 Pa |
Surfaca temperaturo | 38 K |
Albedo Geometria albedo |
0,76 0,76 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | -1,2 |
Videbla magnitudo | 13,47[2] |
Tritono estas la ĉefa luno de la planedo Neptuno, gasgiganto, kiu havas 13 konatajn lunojn. En la sunsistemo, Tritono estas la sepe plej granda luno kaj la 16e plej granda astro.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Tritonon malkovris la brita astronomo William Lassell la 10an de oktobro de la jaro 1846, nur 17 tagojn post la malkovro de la planedo mem.
Ĝia nomo devenas de la dio Tritono, helene Τρίτων /'tri.tɔːn/.
La sondilo Voyager 2, kiu vizitis la sistemon de Neptuno dum la jaro 1989, neatendite rivelis vulkanan aktivecon, tre stranga en tiom malvarma astro.
Surfaco
[redakti | redakti fonton]La tritona surfaco similas al melono kaj konsistas el glacia nitrogeno; ĝia surfaca temperaturo estas almenaŭ −237,6 °C, inter la plej malaltaj en la konata sunsistemo. Ĉar Tritono estas geologie aktiva, la surfaco estas juna kaj havas relative malmultajn ekfrapajn kraterojn.
Atmosfero
[redakti | redakti fonton]La maldensan atmosferon konsistigas nitrogeno je 99,9% kaj metano je 0,1%. La surfaca atmosfera premo estas nur 1,4–1,9 Pa.
Trajektorio
[redakti | redakti fonton]Neptuno onidire kaptis Tritonon, vagantan astron, el la Kujper-zono.
Tritono orbitas Neptunon per direkto mala al la rotacio de Neptuno. La orbito grade kadukiĝas, ke post ĉirkaŭ 3,6 miliardoj da jaroj, Tritono kolizios kun Neptuno aŭ ĝi rompiĝos en spaco por formi ringon ĉirkaŭ Neptuno.
Tritono en populara kulturo
[redakti | redakti fonton]En literaturo, Tritono estas menciita kiel kolonio en la sciencfikcia romano Aflikto sur Tritono de la usona verkisto Samuel R. Delany.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Helruĝa suda poluso.
-
Melonaspekta tereno.
-
Kelkaj krateroj.
-
Maldensa nitrogena atmosfero.
-
Simulata hipoteza vidaĵo de Neptuno en la tritona ĉielo.
-
Neptuno kaj sube la luno Tritono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)
|