3-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de oktobro estas la 276-a tago de la jaro (la 277-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 89 tagoj restas.
Je la 3-a de oktobro okazis interalie:
Eventoj
redakti- -52: Pli malpli tiudate sieĝo kaj la batalo de Alesia finiĝis
- -42: Makedonio: Batalo de Filipio komenciĝis
- 1501: Piotrków Trybunalski: Aleksandro iĝis reĝo de Pollando
- 1430: Bohemio: ĉiuj judoj estis forpelitaj de Cheb
- 1569: Francaj religiaj militoj: venko de katolikoj super hugenotoj en la batalo de Moncotour (apud Poitiers)
- 1574: Okdekjara Milito: nesukcesa sieĝo de Leiden, fare de Hispanio, finiĝis
- 1780: En ĉeesto de imperiestro Jozefo la 2-a oni metis fundamentan ŝtonon de la fortikaĵo Josefov
- 1792: Ĉilio: hispanaj trupoj forlasis Valdivia por subpremi ribelon en Ĉilia Suda Zono
- 1848: En Majenco komenciĝis Germana Katolika Foiro
- 1861: Usona Enlanda Milito: senrezulta batalo de Greenbrier River (Kantono Pocahontas)
- 1884: En Kopenhago bruliĝis antaŭa reĝa kastelo Christiansborg
- 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Messalina
- 1906: Akcepto de internacia alarmsignalo SOS - pli frue oni uzis CQD
- 1909: Itala futbalteamo Bolonjo F.C. fondiĝis
- 1910: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Noëmi
- Unua Mondmilito
- 1914: Batalo de Sochaczew - germanoj bruligis la polan urbon
- 1918: Bulgario: Boriso la 3-a ektroniĝis; Max von Baden iĝis lasta regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de la Reĝlando de Prusio; sub germana okupado estis proklamita sur teritorio de Latvio Duklando Baltio, ekloĝata de germanaj baltoj
- 1926: Dua Pola Respubliko: Nacia Labor-Partio - Maldekstro fondiĝis, apoganta majan puĉon
- 1929: Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj laŭ konstitucio alinomiĝis Regno Jugoslavio
- 1931: Centra banko fondiĝis en Turkio
- 1932: Mezopotamio: brita mandato de la Ligo de Nacioj formale sendependiĝis kiel Regno Irako
- 1932: Unua numero de "The New York Times", skribita laŭ tipara familio Times New Roman, estis eldonita
- 1933: Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski iĝis Honora Civitano de Krakovo
- 1935: Dua italio-etiopia milito: Itala Reĝlando invadis Etiopian Imperion - venĝo de la faŝisma Italio pro malvenko en 1896
- 1941: Premiero de la usona detektiva krimfilmo La malta falko
- Dua Mondmilito
- 1939: Soveta invado en Pollandon: apud Annopol pola infanteria regimento bataletis kun taĉmento de la Ruĝa Armeo — lasta tago de la pola-soveta armila konfronto; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Sovetunio postulis, ke Litovio subskribu traktaton pri reciproka helpo, laŭ kiu unuoj de la Ruĝa Armeo estis enkondukitaj en Litovion, kiu ricevis Vilnon; germana-pola milito: Pola Fronto: apud Kock pola kontraŭatako kaŭzis perdojn al germana 13-a Divizio de Motorigita Infanterio; Pollandon komencis forlasi plimulto de germanaj armeoj; al fortresa malliberejo de Poznań alvenis unuaj malliberuloj; Aranĝo T4: unuo de SS pafmortigis 115 mense malsanajn pacientojn de malsanulejo en Kocborowo (kvartalo de Starogard Gdański); en Varsovio aperis unua konspira revuo "Monitor Informacyjny", eldonata de la Asocio de Sendependecaj Ribelantoj; Stranga milito: brita ekspedicia korpuso ĝis la 12-a de oktobro okupis lokojn apud Lillo
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj amase deportis polan loĝantaron de la distrikto Żywiecki
- 1941: Orienta Fronto: germana polico pafmortigis 141 sovetajn militkaptitojn de internigejo Bogusze (proksime al Bjalistoko); Nord-Afrika kampanjo: en Tobruk pola infanterio anstataŭigis la aŭstralian; Orienta Fronto: sur centra direkto germana 3-a Kirasita Divizio de la 2-a Kirasita Grupo konkeris Orjolon
- 1942: Taĉmento de SS pafmortigis en Pikule 51 personojn, bruligis 13 domojn kun ĉiuj mastrumejoj, kaj polico mortigis en Kalenne ĉirkaŭ 50 personojn bruligante 23 domojn kaj en Gwizdów (ambaŭ proksime al Janów Lubelski) ĉiujn domojn murdante 12 polojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo "Wachlarz" (Ventumilo) eksplodigis trajnon apud Jewje; en Peenemünde oni sukcese lanĉis raketon V-2
- 1943: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Bjalistoko en stacidomo Mońki helpe de fervojistoj kaj trafikdeĵoranto kaŭzis fervojan katastrofon direktante trajnon al al fervoja linio okupita de evakua trajno; Itala Fronto: usona 5-a Armeo okupis Benevento; Balkana Fronto: germana paraŝutalteriga unuo grundiĝis sur Kos; nokte de la 3-a/4-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Kassel
- 1944: Ribelo de Varsovio: en sidejo de Erich von dem Bach-Zelewski je la 2.00 nokte estis subskribita honora kapitulaco de la ribelo, je la 5.00 ekvalidis armistico, tamen kondiĉoj pri civiluloj estis rompitaj de germanoj, kiuj malliberigis ilin en trapasa koncentrejo Pruszków, de kie estas amase forveturigataj al koncentrejoj kaj trudlaboro; la 15-a regimento de Pola Enlanda Armeo iras germanan malliberon laŭ kondiĉoj de militkaptiteco; post malliberigo de Tadeusz Komorowski, kiu subskribis la pakton pri armistico, Leopold Okulicki iĝis Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo; la lasta numero de "Biuletyn Informacyjny" aperis; Okcidenta Fronto: en Nederlando pola 1-a Kirasita Divizio liberigis Baarle-Nassau; trupoj de la 8-a Leningrada Fronto purigis de malamiko insulon Hiiumaa; Pacifika Fronto: japana submarŝipo I-177 estis sinkigita de usona destrojero - la tuta 101-persona skipo pereis
- 1947: En Landsberg am Lech oni pendumis 10 naziajn krimulojn de koncentrejo Flossenbürg
- 1950: Getúlio Vargas gajnis prezidentan balotadon en Brazilo
- 1952: Unuiĝinta Reĝlando faris unuan nuklean teston
- 1952: En Los-Anĝeleso oni registris unuan video-filmon sur magneta bendo
- 1957: Pola Popola Respubliko: en Varsovio komenciĝis kelktagaj manifestacioj pro fermo de la semajnrevuo "Po prostu" (Simple)
- 1958: Premiero de Cindro kaj diamanto en reĝisorado de Andrzej Wajda
- 1962: En Niĝerio falis 18 kilograma meteorŝtono marsodevena
- 1969: Televida turo de Berlino ekfunkciis
- 1973: Willi Stoph iĝis ŝtatkonsiliestro de GDR
- 1973: En Kievo oni inaŭguris monumenton al ukraina poetino Lesja Ukrajinka
- 1978: Funebraj ceremonioj de papo Johano Paŭlo la 1-a
- 1980: Solidareco: proteste de malfruigado de la aŭgustaj interkonsentoj en la tuta Pollando okazis unuhora averta striko
- 1981: En malliberejo Maze apud Belfasto membroj de Irlanda Respublikana Armeo finis 7-monatan fastostrikon (10 personoj mortis)
- 1985: NASA: unua misio de Kosmopramo Atlantis
- 1990: Germania reunuiĝo: ambaŭ germanaj ŝtatoj GDR kaj FRG reunuiĝis - depost tio estas festata tago de la germana unueco
- 1991: Nadine Gordimer iĝis unua sudafrikanino, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo
- 1992: Michelle Obama kaj Barack Obama nuptiĝis
- 1993: Rusio: pro kunpuŝiĝoj inter subtenantoj de parlamento kaj armeaj trupoj prezidanto Boris Jelcin enkondukis krizostaton
- 1996: Rusio kaj la neagnoskita Iĉkerio subskribis pacdeklaron, kion faris rusia ĉefministro Viktor Ĉernomirdin kaj gvidanto de ĉeĉenaj separistoj Zelimĥan Jandarbijev
- 2002: Berlino: post 22 monata renovigado oni malfermis Brandenburgan pordegon
- 2005: Moskvo: restaĵoj de Anton Denikin kaj Ivan Iljin estis entombigitaj en templo de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 2008: 9 personoj (inkluzive de 7 rusiaj soldatoj) pereis rezulte de eksplodo de bombaŭto apud rusia militbazo en Cĥinval, ĉefurbo de Sud-Osetio
- 2010: Brazilo: prezidentan balotadon gajnis Dilma Rousseff
- 2010: Germanio finis pagi reparaciojn pro la unua mondmilito
- 2011: Helle Thorning-Schmidt iĝis unua ĉefministrino de Danio
- 2013: Gambio forlasis Komunumon de Nacioj
- 2013: Rezulte de incendio sur boato kun afrikaj elmigrintoj apud Lampedusa 300-400 personoj pereis
- 2014: Stefan Löfven iĝis ĉefministro de Svedio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Liman komplete transiris sur kontrolon de ukraina armeo, same kiel 2 setlejoj en Ĥersona provinco; guberniestro de Zaporiĵo informis, ke rusiaj armitaj fortoj uzis pli ol 10 raketojn S-300 kontraŭ la urbo kaj 2 vilaĝoj, damaĝita parto de infrastrukturo
Naskiĝoj
redakti- -85: Kajo Kasio Longino, romia senatano, unu el murdistoj de Julio Cezaro (m. -42)
- 1292: Eleanora de Clare, edzino de Hugo Despenser (la pli juna) (m. 1337)
- 1390: Humphrey, duko de Gloucester, angla duko (m. 1447)
- 1458: Sankta Kazimiro, katolika sanktulo, patrono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (m. 1484)
- 1554: Fulke Greville (1-a Barono Brooke), angla poeto kaj politikisto (m. 1628)
- 1720: Johann Peter Uz, germana juĝisto, poeto (m. 1796)
- 1762: Anton Bernolák, slovaka lingvisto kaj katolika pastro, prilaboris skrib-regulojn kaj gramatikon de la slovaka lingvo (m. 1813)
- 1771: Karl Ludwig Oels, germana aktoro (m. 1833)
- 1774: Ignaz Lindl, germana teologo (m. 1845)
- 1784: Johann Karl Ehrenfried Kegel, germana agronomo kaj vojaĝisto (m. 1863)
- 1787: Pál Apostol, hungara luterana episkopo (m. 1860)
- 1800: George Bancroft, usona historiisto kaj ŝtatisto (m. 1891)
- 1804: Allan Kardec, franca edukisto, sciencisto, poligloto, kodiganto de spiritismo (m. 1869)
- 1813: Moritz Wagner, germana esploristo de Nordafriko kaj Proksima Oriento, kolektanto (m. 1887)
- 1834: Vilém Blodek, ĉeĥa komponisto kaj flutisto (m. 1874)
- 1837: Nicolás Avellaneda, argentina ĵurnalisto, advokato kaj politikisto, prezidento de Argentino (m. 1885)
- 1838: Otto Devrient, germana aktoro kaj dramisto (m. 1894)
- 1839: Alexander Winckler, germana entreprenisto kaj politikisto (m. 1917)
- 1850: Franciszek Rychnowski, pola inĝeniero, fizikisto kaj inventinto de forno por centra hejtado (n. 1929)
- 1855: Louis de Beaufront, hejma instruisto, pioniro de Esperanto, varbanto por Adresaro de la Esperantistoj kaj fondita de si Esperanto-asocio SPPE kaj ties revuo "L' Esperantiste", kiuj iĝis bazo de la eŭropa Esperanto-movado, reprezentanto de Zamenhof en la eldonejo Hachette, aŭtoro de plena gramatiko, Esperanto-vortaristo kaj artikolisto, poste ĉefa gvidanto de Ido-movado (m. 1935)
- 1873: János Csiky, hungara komponisto kaj muziksciencisto (m. 1917)
- 1882: Karol Szymanowski, pola komponisto, pianisto, pedagogo, muzika kritikisto (m. 1937)
- 1886: Alain-Fournier, franca verkisto (m. 1914)
- 1888: Béla Kiss, rumania hungara franciskana pastro, poeto (m. 1979)
- 1889: Carl von Ossietzky, germana Nobelpremiita pacismulo, viktimo de nacisocialista koncentrejo (m. 1938)
- 1895: Gerrit Paulus de Bruin, nederlanda kontoristo, aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado, kontribuinto al Laborista Esperanto-movado, Enciklopedio de Esperanto kaj La Esperanta Literaturo (demandaro) (m. nekonata)
- 1895: Sergej Jesenin, rusia, soveta poeto (m. 1925)
- 1896: Gerardo Diego, hispana poeto, historiisto pri literaturo, muzikisto (m. 1987)
- 1897: Louis Aragon, franca verkisto kaj historiisto (m. 1982)
- 1890: Gabriella Lázár, hungara dancistino (m. 1954)
- 1894: Ferenc Scheffler, rumania hungara romkatolika teologo, redaktoro (m. 1956)
- 1902: Ella Salamon, rumania hungara redaktorino, lernolibroverkistino (m. 1999)
- 1902: Costa e Silva, prezidento de Brazilo, diktatoro (m. 1969)
- 1903: Ferenc Delly, rumania hungara aktoro, reĝisoro (m. 1960)
- 1903: Gábor Ditrói, hungara kuracisto, oftalmologo, profesoro (m. 1950)
- 1907: Fidél P. Benedek, rumanihungara franciskano, historiisto (m. 1979)
- 1910: Andrzej Waksmundzki, pola fizika kemiisto, spertulo pri optika fibro, esploristo de limfacoj (m. 1998)
- 1914: Jan Nowak-Jeziorański, pola politologo, ĵurnalisto, kuriero, soldato de Pola Enlanda Armeo, direktoro de Radio Libera Eŭropo (m. 2005)
- 1916: James Herriot, angla bestokuracisto kaj verkisto (m. 1995)
- 1919: Eduardas Mieželaitis, litova verkisto, poeto, publicisto (m. 1997)
- 1919: Jean Lefebvre, franca aktoro (m. 2004)
- 1919: James M. Buchanan, usona Nobelpremiita ekonomikisto, parolanto de Interlingvao (m. 2013)
- 1923: Ferenc Baranyai, hungara pentristo, artrestarigisto (m. 2013)
- 1925: Gore Vidal, usona verkisto, aktoro kaj politikisto (m. 2012)
- 1928: Kåre Willoch, ĉefministro de Norvegio (m. 2021)
- 1937: Boldizsár Csíky, hungara komponisto
- 1937: Petro Anselmo, belga instruisto, esperantisto kaj tradukisto, ano de Analiza Skolo
- 1938: Mária Újvári, rumania hungara bibliografino, redaktorino
- 1944: Károly Katona, rumania hungara aktoro (m. 2014)
- 1950: Béla Szabó, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2005)
- 1954: Stevie Ray Vaughan, usona blusroka gitaristo (m. 1990)
- 1955: Gotoo Hitosi, japana profesoro pri lingvistiko, membro de la Akademio de Esperanto, rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 2007 kaj UK 2012, Esperanto-vortaristo, kunredaktoro de "Esperantologio / Esperanto Studies" kaj En la mondon venis nova lingvo
- 1961: Sándor Beke, rumania hungara poeto, redaktoro
- 1965: János Zsigmond Kristófi, rumania hungara orgenisto, ĥorestro, universitata instruisto
- 1969: Gwen Stefani, usona kantistino
- 1973: Neve Campbell, kanada aktorino
- 1981: Bálint Miklós, rumania hungara artglitkuristo
- 1981: Zlatan Ibrahimović, sveda futbalisto
- 1983: Frederico Chaves Guedes, brazila futbalisto
- 1987: László Puskás, rumania hungara aktoro
Mortoj
redakti- 42 a.K.: Kajo Kasio Longino, generalo de Romia Imperio (n. antaŭ -85)
- 818: Irmingard, unua imperiestrino de Karolida Imperio (n. ĉirkaŭ 780)
- 1226: Francisko el Asizo, itala diakono, katolika sanktulo, mistikulo (n. 1181)
- 1369: Margareta, grafino de Tirolo (n. 1318)
- 1431: Heinrich von Geismar, germana teologo kaj profesoro (n. nekonata)
- 1559: Herkulo la 2-a (Este), duko de Ferrara, Modeno kaj Reggio nell'Emilia (n. 1508)
- 1568: Elizabeto de Valois, franca nobelino, edzino de Filipo la 2-a (Hispanio) (n. 1546)
- 1611: Margareto de Aŭstrio, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (n. 1584)
- 1629: Giorgi Saakadze, kartvela militisto, guberniestro de Tbilisi, nacia heroo, murdita (n. 1580)
- 1649: Johano Diodato, svisa teologo (n. 1576)
- 1653: Marcus Zuerius van Boxhorn, nederlanda lingvisto rimarkinta kiel la unua similecon inter hindeŭropa lingvaro (n. 1612)
- 1659: Teramo Castelli, itala monaĥo kaj misiisto (n. 1597)
- 1733: Joseph Schaitberger, aŭstra ministo kaj predikisto (n. 1658)
- 1793: Fletcher Christian, maristo de Manksinsulo, oficiro de la ŝipo Bounty (n. 1764)
- 1884: Johann Heinrich Pertsch, germana klasika filologo kaj luterana teologo (n. 1776)
- 1853: George Onslow, franca komponisto (n. 1784)
- 1884: Hans Makart, aŭstra pentristo (n. 1840)
- 1890: Joseph Hergenröther, germana kardinalo kaj historiisto (n. 1824)
- 1891: Édouard Lucas, franca matematikisto, inventinto de la enigmo pri turoj de Hanojo (n. 1842)
- 1894: Wilhelm Johann Albert von Tettau, germana juristo kaj historiisto (n. 1804)
- 1896: William Morris, angla pentristo, desegnisto, arkitekto, verkisto, poeto (n. 1834)
- 1905: José-María de Heredia, franca poeto kaj tradukisto (n. 1842)
- 1924: Alois Walde, aŭstra filologo (n. 1869)
- 1926: François Drudin, franca borsisto, fondinto kaj prezidanto de Federacio Esperantista Rodana (n. 1866)
- 1929: Gustav Stresemann, kanceliero de la Vajmara Respubliko, Nobelpremiita (n. 1878)
- 1930: Georg Kugel, germana skulptisto kaj pedagogo (n. 1848)
- 1931: Carl August Nielsen, dana komponisto kaj violonisto (n. 1865)
- 1932: Max Wolf, germana astronomo (n. 1863)
- 1934: Gustav Plaehn, germana klasika filologo kaj lernejestro (n. 1859)
- 1938: Olivia Shakespear, brita romanistino kaj dramistino (n. 1863)
- 1938: Antonín Klášterský, ĉeĥa juristo, poeto, vojaĝanto (n. 1866)
- 1938: Vladimir Varankin, soveta komunista organizanto kaj bibliotekisto, direktoro de la Fremdlingva Kolegio, redaktoro de gazeto "Ruĝa Esperantisto", estrarano de la Sovetrespublikara Esperantista Unio, aŭtoro de Teorio de Esperanto kaj de Metropoliteno, ekzekutita kaj rehabilitita (n. 1902)
- 1944: Władysław Kotwicz, pola lingvisto kaj orientalisto (n. 1872)
- 1957: Lőrinc Szabó, hungara poeto (n. 1900)
- 1966: Rolf Maximilian Sievert, sveda medicina fizikisto kaj inventisto (n. 1896)
- 1967: Woody Guthrie, usona popola muzikisto (n. 1912)
- 1975: Guy Mollet, franca socialista politikisto, ĉefministro de Francio (n. 1905)
- 1976: Émile Benveniste, franca lingvisto, rekonstruanto de hindeŭropa pralingvo (n. 1902)
- 1981: Tadeusz Kotarbiński, pola analitika filozofo, etikisto, logikisto (n. 1886)
- 1987: Jean Anouilh, franca dramisto kaj teatra reĝisoro (n. 1910)
- 1994: Heinz Rühmann, germana aktoro kaj reĝisoro (n. 1902)
- 1999: Mátyás Bajkó, hungara edukhistoriisto, profesoro (n. 1925)
- 2000: Wojciech Jerzy Has, pola reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1925)
- 2004: Janet Leigh, usona aktorino (n. 1927)
- 2006: Alberto Ramento, filipina episkopo, murdita (n. 1936)
- 2009: Vladimir Beekman, estona verkisto kaj tradukisto (n. 1926)
- 2017: Ĝalal Talabani, iraka politikisto, fondinto de Patriota Unuiĝo de Kurdistano, prezidento de Irako (n. 1933)
- 2024: Pierre Christin, franca bildliteraturisto (n. 1938)
- 2024: Michel Blanc, franca aktoro (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Transitus – diservo memoriganta la morton de Sankta Francisko el Asizo
- Nacia tago en Irako - sendependiĝo de Britio en 1932
- Nacia tago en Germanio, tago de la germana unueco (1990)
La 3-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.