Thomas Moore
Thomas Moore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Moore | |||||
Naskiĝo | 28-an de majo 1779 en Dublino | ||||
Morto | 25-an de februaro 1852 (72-jaraĝa) en Sloperton Cottage | ||||
Tombo | Bromham (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | irlandanoj vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dublino vd | ||||
Familio | |||||
Patro | John Moore (en) vd | ||||
Patrino | Anastasia Codd (en) vd | ||||
Edz(in)o | Elizabeth Dyke (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto muzikisto poeto-juristo kantotekstisto ludisto dirigento historiisto verkisto komponisto kantoverkisto romanisto juristo kantisto komediverkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas MOORE (28a de Majo 1779 – 25a de Februaro 1852) estis irlanda poeto, kantisto, kantoverkisto, kaj distristo, nuntempe pli bone rememorita pro la vortumado de "The Minstrel Boy" kaj de "The Last Rose of Summer". Li estis responsa, kun John Murray, pro la bruligado de la memoraĵoj de Lord Byron post lia morto. En sia vivodaŭro li estis ofte referencata kiel Anacreon Moore.
El relative frua aĝo Moore montris intereson en muziko kaj aliaj spektaklaj artoj. Li foje aperis en muzikalaj teatraĵoj kun siaj amikoj, kiel The Poor Soldier de John O'Keeffe (muziko de William Shield), kaj iam li havis ambiciojn iĝi aktoro.[1] Moore lernis en kelkaj lernejoj de Dublino kiel la publika lernejo de Samuel Whyte en Grafton Street kie li lernis la anglan akĉenton laŭ kiu li parolis la ceteron de sia vivo.[2] En 1795 li gradiĝis el Kolegio Triunuo (Trinity), kiu ĵus permesis eniron al katolikaj studentoj, kiel klopodo plenumi la deziron de sia patrino ke li iĝu advokato. Moore estis dekomence bona studento, sed li poste metis malpli da klopodo en siaj studoj. Lia epoko ĉe Trinity okazis inter pliiĝanta tumulta erao post la Franca Revolucio, kaj multaj el liaj kunstudentoj kiel Robert Emmet estis subtenantoj de la movado de Unuiĝintaj Irlandanoj, kvankam Moore mem neniam estis membro.[3] Tiu movado serĉis subtenon el la Franca registaro por lanĉi revolucion en Irlando. En 1798 okazis ribelo sekve de Franca invado, neniu el kiuj sukcedis.
En Esperanto aperis
- Sonoriloj de vespero. (Those evening bells.) Tradukis Antoni Grabowski. Unuafoje presita en La Esperantisto 1 (1889/1890), n-ro 2, paĝo 12. Represita en Fundamenta Krestomatio (Parzio 1909, paĝo 365), en El Parnaso de Popoloj (Varsovio 1913, paĝoj 15–16) kaj en Esperanto, Mittler der Weltliteratur (Munkeno 1952, paĝoj 63–64).
- La rekonto de ŝipoj. (The meeting of the ships.) Tradukis Antoni Grabowski. Unuafoje presita en La Esperantisto 1 (1889/1890), n-ro 4, paĝo 27. Represita en El Parnaso de Popoloj (Varsovio 1913, paĝoj 17).
- La lasta rozo de l' somero. (The last rose of summer.)
- Eĥino. (Echo.) En La muzino (Paderborn 1992, paĝoj 174–175).
Bibliografio
- Kelly, Ronan: Bard of Erin. The Life of Thomas Moore (Dublin: Penguin Ireland, 2008), ISBN 978-1-844-88143-7.