Saltu al enhavo

Jano (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jano (apartigilo).
Jano
Natura satelito  de Saturno (X)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Jano, kun Saturno en fono (Bildo far de Cassini la 10-an de novembro 2006)
Jano, kun Saturno en fono (Bildo far de Cassini la 10-an de novembro 2006)
Jano, kun Saturno en fono (Bildo far de Cassini la 10-an de novembro 2006)
satelito de SaturnoPaŝtist-satelitoregula satelito
Oficiala nomo Saturno X[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Jano vd
Malkovro
Malkovrinto Audouin Dollfus
Dato de malkovro 15-a de decembro 1966[1]
Loko de malkovro Meudon[1]
Unua superflugo Voyager 1
(1-an de marto 1980)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 151 460 km (la 1-a de julio 1981)
Discentreco 0,0068
Klinangulo 0,163° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 0,69466 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 196 × 195 × 150 km (ne sfera)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,912 × 1018 kg
0,64 × 103 kg/m3
~0,0137 m/s2
~32 m/s
Rotacia periodo verŝajne kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~78 K
Albedo
Geometria albedo
0,71
0,71 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 14
vdr

Jano estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi dum tempe estis konfuzita kun Epimeteo, ĉar ambaŭ sekvas preskaŭ saman orbiton.

Jano estis observita unuafoje de Audouin Dollfus[2] de la situejo de Meudon de la Observatorio de Parizo, la 15-an de decembro 1966, sed estas malfacile scii, ĉu li ne observis Epimeteon anstataŭ Janon. Richard L. Walker, la 18-an de la sama jaro, observis ĉu Janon, ĉu Epimeteon. Sed tiam, oni kredis ke estis nur unu luno, oficiale: Jano.

En oktobro 1978, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain[3] determinis ke la observoj de 1966 estis klarigeblaj nur se estus du objektoj sur la sama orbito.

Vidu la artikolon: Orbito de Epimeteo

Jano estas kovrita de krateroj sed montras malmulte da aliaj surfacaj strukturoj. Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Kelkaj el ĝiaj krateroj ricevis la nomojn: Kastoro, Idaso, Linkeo kaj Febo (laŭ iuj personoj ligataj al la mito de Kastoro kaj Polukso).

Ĝi estis maldaŭre nomata S/1966 S 2, kaj A.Dollfus tuj proponis nomi ĝin laŭ la dio Jano[4]. En 1983 ĝi oficiale ricevis sian nomon, samtempe kiam Epimeteo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]