Palzem
Palzem | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Trier-Saarburg | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Saarburg | |||||
Urborajtoj | Setleja komunumo (Ortsgemeinde) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06583 | |||||
Poŝtkodo | 54439 | |||||
Aŭtomobila kodo | TR | |||||
Oficiala Municipokodo | 07235104 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Florian Wagner | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Schloßberg 6 54439 Saarburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1557 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 34′ N, 6° 22′ O (mapo)49.5661111111116.3719444444444Koordinatoj: 49° 34′ N, 6° 22′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 165 m | |||||
Areo | 21,30 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.palzem.de/ | |||||
Palzem estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 557 loĝantojn, kaj krome ekde 2019 apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj - antaŭe ĝi membris en pli malgranda komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 557 loĝantojn sur areo de 21,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 74 loĝantoj/km². La komunumo situas borde de la rivero Mozelo, kiu ĉi tie estas la limo inter Germanio kaj Luksemburgio. Aliflanke de la rivero kaj de la limo situas la komunumo Stadbriedemes, germane Stadtbredimus, kaj iom pli norde estas ponto super la rivero Mozelo al komunumo luksemburge nomata Wormer, germane Wormeldingen kaj france Wormeldange - ponto super la rivero Mozelo ligas la du komunumojn.
La Kastelo Thorn estis iama burgo kiu estis ŝanĝkonstruita al kastelo en la vilaĝparto Thorn de la komunumo Palzem. La kastelo Thorn situas sur altaĵo inter la valoj de la Mozelo kaj rojo Kreuzweiler Bach, de tie oni povas kontroli la Mozelan valon kaj Sargovion. La kastelo estas la plej suda punkto de la distrikto Trier-Saarburg. La nomo venas de la latina turris (= turo). Ĝi estis ekkonstruita antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj por protekti vadejon trans la Mozelo. La burgo konstruiĝis en la 13a jarcento.