Wincheringen
Wincheringen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Trier-Saarburg | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Saarburg-Kell | |||||
Urborajtoj | Setleja komunumo (Ortsgemeinde) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06583 | |||||
Poŝtkodo | 54457 | |||||
Aŭtomobila kodo | TR | |||||
Oficiala Municipokodo | 07235149 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Leo Holbach | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Schloßberg 6 54439 Saarburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 2529 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 36′ N, 6° 25′ O (mapo)49.60756.4238888888889Koordinatoj: 49° 36′ N, 6° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 240 m | |||||
Areo | 18,72 km² | |||||
Oficiala retejo | http://wincheringen.de/ | |||||
Wincheringen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj krome ekde 2019 apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj - antaŭe ĝi membris en pli malgranda komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2 529 loĝantojn sur areo de 18,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 138 loĝantoj/km².
La Burgo Wincheringen estas kastelo ĉe iama akvoburgo en alteco de 240 m super marnivelo en la komunumo. La akvoburgo estis konstruita en la 14-a jarcento fare de la senjoroj de Wincheringen.
La komunumo situas borde de la rivero Mozelo, kiu ĉi tie estas la limo inter Germanio kaj Luksemburgio. Aliflanke de la rivero kaj de la limo situas la komunumo Stadbriedemes, germane Stadtbredimus, kaj iom pli norde estas ponto super la rivero Mozelo al komunumo luksemburge nomata Wormer, germane Wormeldingen kaj france Wormeldange.