Číž
Číž | |
hungare: Csíz | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Číž | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Rimavská Sobota |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Rivero | Teška |
Situo | Číž |
- alteco | 170 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 18′ 50″ N 20° 16′ 47″ O / 48.31389 °N, 20.27972 °O (mapo) |
Areo | 6,1442 km² (614,42 ha) |
Loĝantaro | 666 (31.12.2011) |
Denseco | 108,39 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1274 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 980 43 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | RS |
NUTS | 514624 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Číž | |
Retpaĝo: www.obecciz.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Číž (ĉIĵ), (hungare Csíz (ĉIz)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Situo
[redakti | redakti fonton]Číž situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zvolen-Košice. Tornaľa troviĝas 17 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1274 en formo "Chyz". En 1566 kaj en 1682 la turkoj pereigis la vilaĝon. En 1860 vilaĝano faris puton, kies akvo estis netrinkebla. Poste oni konstatis, ke tio estas kuracakvo havanta jodon kaj bromon. La loko iĝis ŝatata banloko. En 1910 loĝis en Csíz 691 da homoj, (686 hungaroj, 3 germanoj, 2 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Csíz apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis. En 2001 loĝis en Číž 690 da homoj, (493 hungaroj, 169 slovakoj, 20 ciganoj, 4 ĉeĥoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma kalvinana preĝejo de 1881
- katolika kapelo omaĝe al Koro de Jesuo de 1943
- nobeldomo de Kossuth el la 18-a jarcento
- novklasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
- kuracbanejo el la 19-a j.c., post jarcento renoviĝis
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Banejo de Číž Arkivigite je 2005-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Banejo de Číž