Vlkyňa
Vlkyňa (vlkinja), hungare Velkenye (velkenje) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 150 m
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 980 44
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Vlkyňa situas laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Tornaľa troviĝas 17 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1910 loĝis en Velkenye 505 da homoj, (504 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Velkenye apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vlkyňa 319 da homoj, (307 hungaroj, 8 slovakoj, 3 ciganoj, unusola ĉeĥo). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senĝene.