Nenince
Nenince, hungare Lukanénye [lukanEnje] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Nenince | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Vilaĝo | ||||
Lando | Slovakio | ||||
Ŝtato | Slovakio | ||||
Regiono | Banská Bystrica | ||||
Distrikto | Veľký Krtíš | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 991 26 | ||||
Aŭtokodo | VK | ||||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 368 (en 2 008) | ||||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 48°08′50″N 19°15′40″O / 48.14722°N, 19.26111°O (mapo) Koordinatoj: 48°08′50″N 19°15′40″O / 48.14722°N, 19.26111°O (mapo) | ||||
Alto | 170 m s.m. | ||||
Areo | 14 km² | ||||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nenince [+] | |||||
Situo
[redakti | redakti fonton]Nenince situas laŭ flankovojoj preskaŭ kontaktiĝanta kun Bátorová. Veľký Krtíš troviĝas je 15 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1135 en formo "Nene", kiu baldaŭ iĝis "Lukanénye". En 1409 ankaŭ apuda vilaĝo "Házasnénye" aperis. En 1715 oni komputis en Lukanénye 22 domojn kaj nobeldomon. En 1828 loĝis en Lukanénye 404 loĝantoj en 66 domoj, en Házasnénye 175 loĝantoj en 29 domoj. En 1907 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lukanénye (jam unuigita) 827 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Lukanénye rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Nenince apartenas al Slovakio, kie en 2001 vivis 1394 homoj, (1085 hungaroj, 305 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 1780-aj jaroj
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Bona Paŝtisto de 1996
- klasikisma kastelo el la 18-a jarcento, nun lernejo
- klasikisma kastelo de Blaskovits [blaŝkoviĉ], nun hotelo
- kastelo de Fekete, nun ruina
- skulptaĵo pri Urbano la 1-a de 2007
Famulo
[redakti | redakti fonton]- En 1910 kaj en la sekva jaro Zoltán Kodály kolektis tie popolkantojn
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio