Banská Štiavnica
Banská Štiavnica | ||
hungare: Selmecbánya, germane: Schemnitz | ||
Urbo | ||
Vido al malnova urbo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Banská Štiavnica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Hont | |
Montaro | Štiavnické vrchy | |
Memorindaĵo | Preĝejo de sankta Katarino | |
Rivero | Štiavnica | |
Situo | Banská Štiavnica | |
- alteco | 621 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 27′ 29″ N 18° 53′ 47″ O / 48.45806 °N, 18.89639 °O (mapo) | |
Areo | 46,368 km² (4 636,8 ha) | |
Loĝantaro | 10 640 (31.12.2007) | |
Denseco | 229,47 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1156 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 969 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-45 | |
Aŭtokodoj | BS | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Historia urbo de Banská Štiavnica kaj Teknika monumento en ties proksimeco | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1993 (#17) | |
Numero | 618 | |
Regiono | Eŭropo | |
Kriterioj | iv, v | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo en Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Banská Štiavnica | ||
Retpaĝo: www.banskastiavnica.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Banská Štiavnica (pr: banska ŝtjavnica), esperantigebla kiel Banska-Ŝtjavnico, hungare Selmecbánya, germane Schemnitz estas urbo en Slovakio, en Distrikto Banská Štiavnica (Regiono Banská Bystrica), ĉirkaŭ 50 km sudokcidente de Banská Bystrica, en la vala baseno de Štiavnické vrchy (Montoj de Štiavnica) kun montoj altaj 900–1000 m. Ĝi apartenis ĝis 1918 al Hungario, al departemento Hont.
Historio
[redakti | redakti fonton]En pasinteco ĝi estis dank' al signifa minado de arĝento konata ankaŭ kiel arĝenta urbo.
Ĝi estis en la mezepoko kaj ĝis fino de la 19-a jarcento floranta minurbo kaj fama altlerneja centro, post elĉerpiĝo de la minejoj, la loĝantaro malpliiĝis kaj ĝis fino de la 20-a jarcento iĝis mallaŭta urbeto. Ĝian industrion reprezentas ligno- kaj konstrumaterialaj uzinoj, tabakfabriko.
En la ĉirkaŭo minis jam la romianoj; en la mezepoko oni mencias unuafoje la lokon en 1217.
Hungara erao
[redakti | redakti fonton]En la loko akiris minadan juron la Benedikto-ordeno en la 11-a jarcento kaj komencis ekspluati la riĉajn arĝentajn, orajn, kuprajn, plumbajn trovejojn. Post la mongola invado de Hungario (ĉ. 1245) Adalberto la 4-a setligis tien ministojn el Bavario, Saksio, Flandrio. Li deklaris urbo Selmecbánya unua libera reĝa minurbo de Hungario.
Tiutempe estis verkita la jurlibro de la urbo, kiu estas la plej malnova hungara urba leĝaro. La posedrajton de la minejoj akiris – post la riĉaj lokanoj – la trezoro. Selmecbánya formis ĝis 1863 striktan komunumon kun la proksimaj minurboj, kun la t.n. sub-hungariaj minurboj.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
- Körmöcbánya Kremnica
- Besztercebánya Banská Bystrica
- Bakabánya Pukanec
- Újbánya Nová Baňa
- Libetbánya Ľubietová
- Selmecbánya Banská Štiavnica
La urbo rebatis sukcese kelkajn turkajn atakojn, kaj ŝanĝis en 1549 al evangeliista kredo. Oni fondis en Selmecbánya en 1735 ministan lernejon; el tiu evoluis la unua eŭropa Akademio de Selmec, kiun igis akademio Maria Terezia. La instituto pligrandigis en 1807 kun hortikultura katedro; en 1919 ĝi trasetlis al Sopron kaj Brno.
Slovaka erao
[redakti | redakti fonton]La interna urbo de Banská Štiavnica etendiĝas eĉ sur la montodeklivoj, konstruiĝis terase, protektita artobjekto. Al ĝiaj famaĵoj apartenas la Praa kaj Nova fortikaĵo (la antaŭa estas romanik-gotika kirko el la 13-a jarcento, kiun oni trakonstruis en la 16-a jarcento al fortikaĵo; la lasta regas la urbopanoramon kaj konstruiĝis en la 16-a jarcento. El la preĝejoj gravas la plebanio- (13-15-a jarcento), la gotika preĝejo de sankta Katarino (1491–1501) kaj la copf-stila evangelika (1796) preĝejo. La stratojn ornamas multaj eblaj gotikdevenaj, renesancaj kaj barokaj fasadoj de patriciaj domoj kaj palacoj.
La urbo estas la sola „Unesco-urbo“ de Slovakio.
La urbo havas minadan muzeon kaj botanikan ĝardenon.
La urbo estas romkatolika pilgrimloko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- - Huenenberg, Svislando
- - Moravská Třebová, Ĉeĥio
- - Ptuj, Slovenio
- - Soragna, Italio
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Selmecbánya naskiĝis kaj mortis:
- hungara advokato János Kachelmann
- latinlingva hungara bibliografo Dávid Czvittinger
- germana-hungara inĝeniero József Károly Hell
- hungaraj inĝenieroj József Divald kaj Gusztáv Richter
- hungara kuracisto István Boleman
- en la iama Selmecbánya naskiĝis:
- germana-hungara astronomo Miksa Hell
- hungara aktoro Elma Bulla
- hungara episkopo Gyula Walter
- hungara fotisto Károly Divald
- hungara geologo Sándor Vitális
- hungaraj inĝenieroj Ervin Becker, Géza Boleman, Lajos Burdáts, Jenő Faller, Károly Faller, Miksa Herrmann, Willibald Kachelmann, Géza Pattantyús-Ábrahám, Imre Pöschl kaj Géza Réz
- hungaraj inĝenieroj pri arbaroj Adolf Divald kaj Zoltán Fekete
- hungara instruisto Bernát József Benyák
- hungara kanoniko János Krobót
- hungara kuracisto Márton Galambos
- hungara meteologiisto Zsigmond Erdélyszky
- hungara orgenisto Izabella Dedinszky
- hungara pastro Kálmán Haiczl
- slovaka superintendanto Sámuel Antoni
- hungara teologo Antal Aschenbrier
- hungara tradukisto Albin Kőrösi
- hungaraj verkistoj Lola Réz Kosáryné kaj Zoltán Szitnyai
- en la iama Selmecbánya mortis:
- aŭstra-hungarlandana inĝeniero Johann Nepomuk Lang
- Lajos Fekete (botanikisto)
- hungara fizikisto Ottó Schwartz
- hungara geologo Benő Winkler
- hungaraj inĝenieroj Gyula Farbaky, Gyula Gretzmacher, Antal Kerpely (patro), Gyula Lehoczky, Gusztáv Liszkay, János Pauer, Sándor Pauliny, Antal Péch, Rezső Schréder kaj Zsigmond Szécsi
- hungara-slovaka instruisto, lernejestro János Severini
- hungara kemiisto Mihály Patzier
- hungara oficisto Ede Richter
- hungara pastro kaj dramisto Kristóf Simai
- hungara pentristo János Zsitvay
- germandevena teknikisto Máté Kornél Hell
- akademiaj instruistoj József Schittkó kaj Heinrich David Wilckens
- János Szeberényi (superintendanto)
- en Banská Štiavnica mortis:
- hungaraj inĝenieroj István Farbaky kaj Lipót Stark
- hungara instruisto Károly Jezsovics
- hungara kuracisto Imre Tóth
- hungara luterana pastro Vilmos Händel
- hungara piaristo Vilmos Rappensberger
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Banská Štiavnica okazis de la 15-a ĝis 23-a de julio 2017 la 11-a SES.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- http://www.historia.szm.sk/slovnik/uvod.htm
- http://www.bstiavnica.sk Arkivigite je 2006-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.muzeumbs.sk
|