Skalica
- Por pluaj signifoj vidu: Skalica (apartigilo).
Skalica | ||
hungare: Szakolca, germane: Skalitz | ||
urbo | ||
Domo de kulturo en Skalica
| ||
|
||
Oficiala nomo: Skalica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Skalica | |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo | |
Parto de | Záhorie | |
Riveroj | Kopčianský kanál, Moravo | |
Situo | Skalica | |
- alteco | 177 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 50′ 37″ N 17° 13′ 35″ O / 48.84361 °N, 17.22639 °O (mapo) | |
Areo | 60,005 km² (6 000,5 ha) | |
Loĝantaro | 15 573 (2021) | |
Denseco | 259,53 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1217 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 909 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-34 | |
Aŭtokodoj | SI | |
NUTS | 504815 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Skalica | ||
Retpaĝo: www.skalica.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Skalica (hungare Szakolca [sakolca], germane Skalitz [skalic]) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Moravo, laŭ ĉeĥa-slovaka landolimo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Bratislavo-Ĉeĥio. La limo troviĝas 4 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1217 en formo Zaculcha, kiu iĝis libera reĝa urbo en 1372. La urbo havis gravan lokon dum bataloj de kontraŭ husanoj, dum liberecbataloj de Stefano Bocskay kaj Francisko Rákóczi la 2-a. En 1910 en la urbo loĝis 5018 da loĝantoj (4155 slovakoj, 505 hungaroj, 259 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szakolca, kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio jam kiel "Skalica", ekde 1993 al Slovakio. En 2004 loĝis en la urbo 15 013 da homoj, precipe slovakoj. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas ĉie traireblaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romanika katolika ronda preĝejo omaĝe al Sankta Georgo el la 12-a jarcento
- restaĵoj de urbomuro el la 14-a jarcento
- gotika, poste renesanca paroĥa templo
- kapelo omaĝe al Sankta Elizabeta el la 17-a jarcento
- gotika templo kaj klostro
- baroka templo el la 18-a jarcento
- iama luterana templo de 1650, apude pilgrima kapelo
- muzeo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Szakolca naskiĝis:
- en 1108 hungara reĝo Béla la 2-a
- en 1879 slovaka dramisto Jozef Hollý
- hungara bibliotekisto Aurél Hencz
- hungara instruisto József Cherny
- hungara kemiisto Imre Sarudi
- hungara-slovaka matematikisto László Fodor (matematikisto)
- hungara monaĥo Mór Pál Czinár
- hungara episkopo Konstantin Schuster
- slovaka predikisto Ján Abrahamffy
- slovakdevena hungara primaso János Csernoch
- en la iama Szakolca mortis:
- hungara pastro Sándor Kis
- hungara poeto József Gvadányi
- inter 1911 kaj 1913 tie instruis hungara poeto Gyula Juhász
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
|