Saltu al enhavo

Ratkovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ratkovce, hungare Ratkóc estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.

Ratkovce situas en la plej griza parto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Ratkovce situas laŭ traira flankovojo (ĉefvojo) kaj aŭtoŝoseo preteriras. Hlohovec troviĝas je 11 km-oj.

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1388 laŭ tiama hungara ortografio "Ratkolch". En 1860 trifoje incendioj, en 1813 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ratkóc 419 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ratkovce 296 homoj, (290 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Hungara Vikipedio