Koplotovce
Aspekto
Koplotovce, hungare Kaplat estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 28′ 28″ N 17° 48′ 30″ O / 48.47444 °N, 17.80833 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 28″ N 17° 48′ 30″ O / 48.47444 °N, 17.80833 °O (mapo)
- Areo: 6 km²
- Supermara alteco: 159 m
- Loĝantaro: 535 en 2001
- Poŝtkodo: 920 01
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
[redakti | redakti fonton]Koplotovce situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo. Hlohovec troviĝas je 5 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kaplat 252 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Koplotovce 535 homoj, (530 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1734
- renesanca burgo de 1613, en la 18-a jarcento klasikismiĝis
- banejo kun termala akvo 25 °C-a
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio