Košolná
Košolná, hungare Gósfalva [gOŝfalva] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio.
Košolná | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Regiono Trnava | ||
Distrikto | distrikto Trnava | ||
Poŝtkodo | 91 901 | ||
Aŭtokodo | TT | ||
Telefonkodo | ++421-33-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 650 (en 2 001) | ||
Loĝdenso | 86 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°25′29″N 17°27′50″O / 48.42472°N, 17.46389°O (mapo) Koordinatoj: 48°25′29″N 17°27′50″O / 48.42472°N, 17.46389°O (mapo) | ||
Alto | 180 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Košolná [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Košolná situas sur mildaj deklivoj laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Trnava troviĝas je 10 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1296 en formo "Cospolwa". En 1663 la turkoj atakis la vilaĝon kaj murdis 46 vilaĝanojn. En 1787 vivis tie 544 loĝantoj en 99 domoj, en 1889 469 vilaĝanoj en 84 domoj, en 1930 646 vilaĝanoj en 106 domoj, dume en 1831 pro ĥolero multaj mortis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kosolna, poste la vilaĝo ricevis novan nomon pro la tiama hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gósfalva 592 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Nagyszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Košolná 650 homoj, (648 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1732, en 1803 renoviĝis
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio