Jánovce (distrikto Galanta)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jánovce |
Jánovce | |
hungare: Dunajánosháza | |
municipo | |
Oficiala nomo: Jánovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Galanta |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Situo | Jánovce |
- alteco | 120 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 10′ 39″ N 17° 32′ 00″ O / 48.17750 °N, 17.53333 °O (mapo) |
Areo | 3,590 km² (359 ha) |
Loĝantaro | 457 (31.12.2009) |
Denseco | 127,3 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1792 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 925 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-31 |
Aŭtokodoj | GA |
NUTS | 503827 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Jánovce (Galanta District) | |
Retpaĝo: www.janovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Jánovce (hungare Dunajánosháza) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. La hungaroj uzas ankaŭ la pli mallongan formon Jánosháza.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Senec troviĝas 12 km for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la loko devenis el 1289, sed tamen en 1792 grafo Johano Pállfy (pAlfi) fondis vilaĝon. Johano troviĝas en la vilaĝnomo (János kaj Ján). En 1910 loĝis tie 193 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 448 da homoj, (291 slovakoj, 148 hungaroj).