Dobrohošť (distrikto Dunajská Streda)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrohošť |
Dobrohošť, hungare Doborgaz estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 5 km2
- Loĝantaro: 360
- Alto super marnivelo: 122 m
- Poŝtkodo: 930 31
- telefonprefikso: 0 31
Situo
[redakti | redakti fonton]Dobrohošť situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Danubo, (kiu estas landlimo) kaj kanalo por akvocentralo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 32 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1238. La kampoj longe apartenis al diversaj ekleziuloj. Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn. En la 19-a jarcento la posedanto estis ĉefepiskopo de Esztergom. Kelkaj okupiĝis pri orolavado en la Danubo.
En 1910 loĝis en Doborgaz 829 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. La novaj ŝtatlimoj en 1920 distranĉis la vilaĝon, ekstera parto trans la rivero restis hungara. El tio formiĝis hungara vilaĝo Doborgazsziget, kiu nun estas parto de Dunasziget. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 336 da homoj (307 hungaroj kaj 29 slovakoj).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Doborgaz naskiĝis hungara jezuito, profesoro, rektoro Ferenc Kiris.