Holíč
Holíč | ||
hungare Holics, germane Holitsch | ||
urbo | ||
Kastelo en Holíč
| ||
|
||
Oficiala nomo: Holíč | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Skalica | |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo | |
Parto de | Záhorie | |
Riveroj | Moravo, Chvojnica | |
Situo | Holíč | |
- alteco | 185 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 48′ 44″ N 17° 09′ 38″ O / 48.81222 °N, 17.16056 °O (mapo) | |
Areo | 34,820 km² (3 482 ha) | |
Loĝantaro | 11 728 (31.12.2009) | |
Denseco | 336,82 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1205 | |
Plej facila aliro | al Hodonín Ĉeĥio | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 908 51 | |
Telefona antaŭkodo | +421-34 | |
Aŭtokodoj | SI | |
NUTS | 504378 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Holíč | ||
Retpaĝo: www.holic.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Holíč (hungare Holics, germane Holitsch) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica. Dum la frua historio la hungaroj nomumis la urbon Fehéregyház kaj Újvár, la germanoj Weisskirchen.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, apud rivero Moravo, laŭ ĉefvojo Trnava-Senica - Ĉeĥio, laŭ fervojo Skalica-Bratislavo, krome estas ĉefvojo al la ĉefurbo kaj fervojo al Ĉeĥio. Skalica troviĝas 6 km, la ĉefurbo 88 km, Hodonín en Ĉeĥio nur 5 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Apudrivera kastelo troviĝis antaŭ la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1205 en formo Wywar (=akva fortikaĵo), en 1228 Andreo la 2-a fondis tie limotrapasejon. Preskaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) akiris la regionon en la 14-a jarcento. Ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio vane sieĝis la fortikaĵon en 1314, sed li tamen akiris ĝin en 1321. Pro pacopakto inter reĝoj hungara kaj ĉeĥa la kastelo estis redonita al la hungaroj en 1332. Poste la komunumo iĝis grava komerca trapasejo. Dum la turka erao la loko situis en ombro de tiama hungara ĉefurbo Bratislavo, do restis netuŝita. En la 16-a jarcento la kastelon oni alikonstruis burgo, kiu apartenis al la Habsburgoj ekde 1736. Ili trakonstruis ĝin ferieja domego, krome tiam la komunumo fariĝis urbeto. En 1910 en la urbeto loĝis 5522 loĝantoj, (4560 slovakoj, 584 germanoj, 266 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika pilgrimloka preĝejo de 1387, tiam omaĝe al Sankta Marteno, nun omaĝe al Koro de Jesuo, en la 17-a jarcento barokiĝis kaj aldoniĝis turo
- baroka-klasikisma preĝejo, kapelo kaj klostro de 1755
- luterana preĝejo
- burgo, iam feriejo de Habsburgoj, la internaĵo restis netuŝita
- urbodomo de 1624, en 1910 trakonstruita
- baroka-klasikisma kapelo omaĝe al Sankta Floriano
- kapelo nomata Loretto origine romanika templo, en la 18-a jarcento barokiĝis
- uzino pri majoliko el la 18-a jarcento, en 1836 estis establitaj kazino, dancejo kaj teatrejo.
- akvomuelejo kaj ventmuelejo el la 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la urbo naskiĝis hungara historiisto Frigyes Keresztély Petrovics kaj la natursciencisto, verkisto kaj instruisto Ottó Sebesta (1871).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Holíč estas de jaro 2008 sidejo de Slovakia Esperanta Junularo.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
|